Skip to main content

Esperanto - Miracle of Feeding the 5000 with Five Loaves and Two Fishes

Page 1

La Nutrado de la 5000 Mateo 14:13-21 13 Kaj Jesuo, aŭdinte pri tio, foriris de tie per ŝipeto al dezerta loko aparte; kaj la homamaso, aŭdinte pri tio, sekvis lin piede el la urboj. 14 Kaj Jesuo, elirinte, vidis grandan homamason, kaj kortuŝite pri ili, li sanigis iliajn malsanulojn. 15 Kaj kiam vesperiĝis, liaj disĉiploj venis al li, dirante: La loko estas dezerta, kaj la horo jam pasis; forsendu la homamason, por ke ili iru en la vilaĝojn kaj aĉetu por si manĝaĵojn. 16 Sed Jesuo diris al ili: Ili ne bezonas foriri; donu al ili vi manĝi. 17 Kaj ili diris al li: Ni havas ĉi tie nur kvin panojn kaj du fiŝojn. 18 Li diris: Alportu ilin ĉi tien al mi. 19 Kaj li ordonis al la homamaso sidiĝi sur la herbo, kaj li prenis la kvin panojn kaj la du fiŝojn, kaj suprenrigardinte al la ĉielo, li benis kaj dispecigis la panojn, kaj donis al siaj disĉiploj, kaj la disĉiploj al la homamaso. 20 Kaj ĉiuj manĝis kaj satiĝis; kaj oni kolektis da la postrestintaj fragmentoj dek du plenajn korbojn. 21 Kaj la manĝintoj estis ĉirkaŭ kvin mil viroj, krom virinoj kaj infanoj.

Marko 6:30-44 30 Kaj la apostoloj kolektiĝis al Jesuo, kaj rakontis al li ĉion, kion ili faris kaj instruis. 31 Kaj li diris al ili: Venu mem aparte en dezertan lokon, kaj ripozu iom; ĉar multaj estis venantaj kaj irantaj, kaj ili ne havis tempon eĉ por manĝi. 32 Kaj ili foriris per ŝipeto al dezerta loko aparte. 33 Kaj la homamaso vidis ilin forirantajn, kaj multaj rekonis lin, kaj forkuris tien piede el ĉiuj urboj, kaj iris pli rapide ol ili, kaj venis kune al li. 34 Kaj Jesuo, elirinte, vidis grandan homamason, kaj li kortuŝiĝis pri ili, ĉar ili estis kiel ŝafoj ne havantaj paŝtiston; kaj li komencis instrui al ili multajn aferojn. 35 Kaj kiam la tago jam estis tro malfrua, liaj disĉiploj venis al li, kaj diris: Ĉi tiu loko estas dezerta, kaj la horo jam estas tro malfrua;

1


36 Forsendu ilin, por ke ili iru en la ĉirkaŭan kamparon kaj vilaĝojn, kaj aĉetu por si panon; ĉar ili ne havas manĝi. 37 Li respondis kaj diris al ili: Vi mem donu al ili manĝi. Kaj ili diris al li: Ĉu ni iru kaj aĉetu panon por ducent denaroj kaj donu al ili manĝi? 38 Li diris al ili: Kiom da panoj vi havas? iru kaj vidu. Kaj sciiĝinte, ili diris: Kvin, kaj du fiŝojn. 39 Kaj li ordonis al ili, ke ĉiuj sidigu laŭgrupe sur la verda herbo. 40 Kaj ili sidiĝis laŭ vicoj, centope kaj kvindekope. 41 Kaj preninte la kvin panojn kaj la du fiŝojn, li suprenrigardis al la ĉielo kaj benis, kaj dispecigis la panojn, kaj donis ilin al siaj disĉiploj, por meti antaŭ ilin; kaj la du fiŝojn li dividis inter ĉiuj. 42 Kaj ĉiuj manĝis kaj satiĝis. 43 Kaj oni kolektis da la fragmentoj dek du korbojn plenajn, kaj ankaŭ el la fiŝoj. 44 Kaj tiuj, kiuj manĝis la panon, estis ĉirkaŭ kvin mil viroj.

Luko 9:10-17 10 Kaj la apostoloj, kiam ili revenis, rakontis al li ĉion, kion ili faris. Kaj li prenis ilin, kaj foriris aparte en dezertan lokon, apartenantan al urbo nomata Betsaida. 11 Kaj la homamaso, eksciante tion, sekvis lin; kaj li akceptis ilin, kaj parolis al ili pri la regno de Dio, kaj sanigis tiujn, kiuj bezonis kuracon. 12 Kaj kiam la tago komencis malkreski, tiam la dek du venis, kaj diris al li: Forsendu la homamason, por ke ili iru en la ĉirkaŭajn vilaĝojn kaj kamparon, kaj loĝu tie kaj akiru manĝaĵojn; ĉar ni estas ĉi tie en dezerta loko. 13 Sed li diris al ili: Vi donu al ili manĝi. Kaj ili diris: Ni havas nenion pli ol kvin panojn kaj du fiŝojn, se ni ne irus kaj aĉetus manĝaĵon por ĉi tiu tuta homamaso. 14 Ĉar ili estis ĉirkaŭ kvin mil viroj. Kaj li diris al siaj disĉiploj: Sidigu ilin en aroj po kvindekope. 15 Kaj ili faris tion, kaj sidigis ĉiujn. 16 Kaj li prenis la kvin panojn kaj la du fiŝojn, kaj suprenrigardinte al la ĉielo, li ilin benis, kaj dispecigis ilin, kaj donis al la disĉiploj, por meti antaŭ la homamason. 17 Kaj ili manĝis, kaj ĉiuj satiĝis; kaj oni kolektis da la postrestintaj fragmentoj dek du korbojn.

Johano 6:1-14 1 Post tio Jesuo foriris trans la maron de Galileo, tio estas la maro de Tiberias. 2 Kaj granda homamaso lin sekvis, ĉar ili vidis la miraklojn, kiujn li faris sur la malsanuloj. 3 Kaj Jesuo supreniris sur la monton, kaj tie li sidis kun siaj disĉiploj. 4 Kaj la Pasko, la festo de la Judoj, estis proksima. 5 Kiam Jesuo levis siajn okulojn kaj vidis grandan homamason venantan al li, li diris al Filipo: De kie ni aĉetos panon, por ke ĉi tiuj manĝu? 6 Kaj tion li diris, por provi lin, ĉar li mem sciis, kion li faros. 7 Filipo respondis al li: Panoj por ducent denaroj ne sufiĉus por ili, por ke ĉiu prenu iometon. 8 Unu el liaj disĉiploj, Andreo, frato de Simon Petro, diris al li: 9 Estas ĉi tie knabo, kiu havas kvin hordeajn panojn kaj du malgrandajn fiŝojn; sed kio estas tio por tiom da homoj? 10 Kaj Jesuo diris: Sidigu la homojn. Kaj estis multe da herbo en la loko. Kaj la viroj sidiĝis, nombro ĉirkaŭ kvin mil. 11 Kaj Jesuo prenis la panojn, kaj doninte dankon, li disdonis al la disĉiploj, kaj la disĉiploj al la sidantoj; kaj tiel same el la fiŝoj tiom, kiom ili deziris. 12 Kiam ili satiĝis, li diris al siaj disĉiploj: Kolektu la restantajn fragmentojn, por ke nenio perdiĝu.

2


13 Ili do kolektis ilin, kaj plenigis dek du korbojn per la fragmentoj de la kvin hordeaj panoj, kiuj postrestis al la manĝintoj. 14 Tiam tiuj homoj, vidinte la signon, kiun Jesuo faris, diris: Ĉi tiu estas vere la profeto, kiu devis veni en la mondon.

3


Turn static files into dynamic content formats.

Create a flipbook
Esperanto - Miracle of Feeding the 5000 with Five Loaves and Two Fishes by Filipino Tracts and Literature Society Inc. - Issuu