Kuraĝo Pentateŭko Kaj timo antaŭ vi kaj tremo antaŭ vi estu sur ĉiu bestoj de la tero kaj sur ĉiu birdo de la ĉielo, sur ĉio, kio moviĝas sur la tero, kaj sur ĉiuj fiŝoj de la maro; en viajn manojn ili estas transdonitaj. Genezo 9:2 Post tiuj okazintaĵoj aperis vorto de la Eternulo al Abram en vizio jene: Ne timu, Abram; Mi estas via ŝildo kaj via rekompenco estas tre granda. Genezo 15:1 Kaj Dio aŭdis la voĉon de la knabo; kaj anĝelo de Dio vokis Hagaron el la ĉielo, kaj diris al ŝi: Kio estas al vi, Hagar? ne timu, ĉar Dio aŭdis la voĉon de la knabo el la loko, kie li estas. Genezo 21:17 Kaj aperis al li la Eternulo en tiu nokto, kaj diris: Mi estas la Dio de via patro Abraham; ne timu, ĉar Mi estas kun vi, kaj Mi benos vin kaj multigos vian idaron pro Mia servanto Abraham. Genezo 26:24 Kaj en la tria tago, kiam ili estis malsanaj, du filoj de Jakob, Simeon kaj Levi, fratoj de Dina, prenis ĉiu sian glavon kaj eniris la urbon kuraĝe kaj mortigis ĉiujn virseksulojn. Genezo 34:25 Kaj li diris: Paco estu al vi, ne timu; via Dio kaj la Dio de via patro donis al vi trezoron en viaj sakoj; vian monon mi havis. Kaj li elkondukis al ili Simeonon. Genezo 43:23 Kaj Li diris:Mi estas Dio, la Dio de via patro; ne timu iri Egiptujon, ĉar Mi tie faros vin granda popolo. Genezo 46:3 Kaj Jozef diris al ili: Ne timu; ĉar ĉu mi estas anloke de Dio? Sed vi intencis malbonon kontraŭ mi, sed Dio ŝanĝis ĝin al bono, por fari kiel nun estas, por konservi la vivon de multe da popolo. Nun do ne timu; mi nutros vin kaj viajn infanojn. Kaj li konsolis ilin kaj parolis al ili afable. Genezo 50:19-21 Kaj Moseo diris al la popolo:Ne timu, staru trankvile, kaj vidu la savon de la Eternulo, kiun Li montros al vi hodiaŭ; ĉar la Egiptojn, kiujn vi vidas hodiaŭ, vi ilin neniam plu vidos. Eliro 14:13 Kiu estas simila al Vi, ho Eternulo, inter la dioj? Kiu estas simila al Vi, glora en sankteco, Timinda en laŭdoj, faranta miraklojn? Falos sur ilin timo kaj tremo; pro la grandeco de Via brako ili silentos kiel ŝtono, ĝis pasos Via popolo, ho Eternulo, ĝis pasos la popolo, kiun Vi akiris. Eliro 15:11,16